Pro tio, ke Star in a Night Sky ne plu estas nura projekto, sed realo, kiel vi sentas vin?
Logo for Esperanto 125

Feliĉan datrevenon,
Esperanto!

Elĉerpita. Kaj senzorgigita. Sed super ĉio kontenta, ke ĝi enmondiĝis ... mia naskiĝdatrevena donaco, kaj tiu de la verkintoj kaj tradukintoj reprezentataj en la antologio, al Esperanto okaze de ties jubileo 125-jara.
De kie vi ĉerpis la ideon krei la antologion?
La ideo ne estas mia. Antaŭ du jaroj Clive Boutle, kiu eldonis serion pri malpli uzataj lingvoj en Eŭropo, kontatakis EAB-on por ekscii, ĉu ni kontribuu al la serio. La fakto, ke ne-esperanta eldonisto venis al ni estas laŭ mi signifoplena. Tio indikas, ke Esperanto ne plu konsideratas lingvo paria, ia bizaraĵo, neniel serioze traktota. La kandidatigo de William Auld, kaj aliaj, por la Nobelpremio pri literaturo, same kiel la nelacigeblas poresperanta publico entreprenata de Brian Barker kaj aliaj, helpis nin lingvistike surmapigi. Aldonendas, evidente, la disvastiĝo de interreto, per kiu multaj gejunuloj nun venas al Esperanto. Mencio pri Auld, cetere, memorigas min, ke li dum jaroj vane klopodis varbi eldoniston por ĝuste projekto tia. La tempoj, feliĉe, ŝanĝiĝis, kaj homoj multe pli emas nin akcepti.
Kredeble la antologio eĉ pli altigos la profilon de Esperanto.
Sendube. Finfine ni posedas ion por montri al niaj ne-esperantistaj amikoj, kiam ni babiladas pri la riĉo de Esperanto kaj ties vasta, mondskala kulturo. Antaŭe ili povis nin nur fidi. Nun tamen eblas diri: "Bone. Se min vi ne kredas, jen selektitaj Esperanto-tekstoj en anglalingvaj tradukoj. Tio helpos al vi nin kompreni." Flanke, mia pli modesta antologio certagrade aldonas al la majstra Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto de Geoffrey Sutton. En la verko de Geoffrey eblas legi pri la verkistoj; ĉi tie, en la antologio, gustumi tion, kion tiuj ja verkis.
Do kiaj aferoj troveblas en la antologio?
Kie komenci? Esence mi volis, ke Esperanto rakontu pri si mem. Por tion atingi, la antologio estas dividita en sekcioj ... historio pri la lingvo, Esperanto kaj milito, urbo kaj kamparo, novel-arto, k.s. Ĉiu ĉapitro, parenteze, portas titolon ĉerpitan el traduko de Zamenhof-parolado aŭ alia Esperanto-verko. Krome la eltiraĵoj ne aperas kronologie, tamen mi kredas, ke ĉiu jardeko estas almenaǔ unufoje reprezentita, kaj intermiksiĝas poezio, prozo kaj dramo. Tratras alivorte esperanta vidpunkto, ĉu enen, al si, ĉu elen, al sia engaĝo kun socio ĝenerale.
Kiamaniere vi elektis la erojn en la antologio?
paul.beer

Al Paul Gubbins multe plaĉas
manĝaĵoj kaj (t/d)rinkaĵoj

Almozpetantoj iasence ĉion akceptu. Por ekruligi la pilkon mi konsideris jam ekzistantajn tradukojn en la angla, el kiuj kelkaj jam aperis en presita formo sed ĝenerale dise. Helpis min, evidente, la elstaraj poezio-tradukoj aperigitaj en La Brita Esperantisto, aparte dum la 1990aj jaroj, multaj el la plumo de Auld. Kelkaj aperas en la antologio. Bonŝancon mi havis, parolante kun Kate Hall, kiu "hazarde" posedis tirkeston plenan je nepublikigitaj poezio-tradukoj, kiujn ŝi permesis al mi uzi - kelkaj tiaj tradukoj, venas unuafoje al la lumo (krome kelkaj originalaj tekstoj novos al legantoj). Multaj aliaj tradukoj estas novaj ... kaj mi volas danki la tradukintojn, al kiuj mi sendis prozaĵon, aŭ poemon, petante, ke tiuj ĝin revenigu en la angla. Klare, kelkaj tradukitaj pecoj spegulas miajn proprajn interesojn kaj ŝatatajn tekstojn. Eltiraĵo el Jean Forge nepre estu inkluzivita, same kiel el Raymond Schwartz, Louis Beaucaire kaj Jean Ribillard.
Do kiu elcentaĵo de la tradukoj novas?
Bela demando. Eble duon-duone. Matematikisto mi ne estas kaj do mi lasos al aliaj kalkuli.
Ĉu pri iuj el la tradukoj vi aparte fieras?
Mi kredas, ke mi povas honeste diri, ke la nivelo de la traduko ja altas. Tamen, se vi volas, ke mi menciu apartajn tradukojn, do nepras diri, ke mi ĝojas pri la ĉeesto de teatraĵoj. Mi kredas, ke mi pravas, se mi diras, ke neniu substanca originala Esperanto-dramo aperis en angla traduko, kaj jen en la antologio ni havas monologon, unuaktaĵon kaj scenojn el plenlonga dramo. Fakte, pro tio, ke aperas granda gamo de materialo, mi esperas, ke ne-angleparolantaj esperanstistoj ĝuos la antologion kiel ĝeneralan legolibron.
Tamen, evidente, ĉiuj notoj estas en la angla. Kaj mi kredas, ke vi inkluzivas etbiografiojn pri la verkistoj, same en la angla. Do enestas pli da angla lingvo ol Esperanto?
Nepre. Memoru, ke la antologio apartenas al serio kaj la eldonisto, evidente, volis, ke Star in a Night Sky akordiĝu kun aliaj volumoj. Estas li, parenteze, kiu proponis, ke mi enmetu pli pri historiaj/politikaj aspektoj, do vi trovos legaĵojn pri la hispana enlanda milito kaj pri la dana laborista movado. Li proponis krome, ke mi enmetu esperantajn tradukojn de konataj verkoj en la angla, do inverse. Cetere mi diru, ke ie tie mi iom kritikis esperantistojn kaj la movadon ...
Ej! La antologio, ĉu ne, nepre prezentu Esperanton kiel eble plej pozitive al angleparolantoj?
La antologio nepre prezentu Esperanton ĉu bona, ĉu malbona, kiel eble plej fidinde kaj senantaŭjuĝe kaj, kiel mi diris antaŭ kelkaj minutoj, permesu al Esperanto rakonti pri si. Tamen ni ne helpas nin, se ni ĉiame ĉiele Esperanton laŭdadas. Nur hodiaŭ mi legis en periodaĵo pri kunveno senescepte "belega" kaj "bonega". Nu, eble, sed ne tielas la vivo. Post 125 jaroj nepras, ke ni alfrontu niajn mankojn kaj, se io misas, ke ni diru.
Do kiajn mankojn vi sublupeigas?
Ho, ve. Vi volas min pentri kiel subfosanton. Mi certigas, ke la antologio 99.9% plene pozitivas. Ni diru, ke, se vi volas trovi la malpozitivan 0.1%, vi legu la libron.
Mi jam antaŭĝuas. Dankon pro la intervjuo.